Dogmo 95

Dogmo 95 (aŭ Dogme 95 en la dana) estas kolektivo de film-direktoroj fondita en Kopenhago je la 13-a de marto 1995. Dogmo 95 estas ankaŭ manifesto de reguloj pri filmfarado, kiuj celas revenigi filmojn al la vero.

Dogmo 95 celas kontraŭi "difinitajn emojn" en la nuntempa kinarto. Ekzemple, ĝi kontraŭas la troan uzon de efektoj kaj la dependeco je teknologio. La reguloj nomiĝas "ĵuro de ĉasteco". Se oni volas fari filmon laŭ Dogmo 95, oni kontaktas la sekretariaron por ricevi akton kiu atestas la laŭregulecon de la filmo. Dogmo 95 celas ĉeffilmojn, do mallongaj filmojdokumentaj filmoj ne povas ricevi akton. Sed tio ne signifas ke oni ne povas esti inspirita de la reguloj kaj sekvi ilin dum farado de aliaj specoj de filmoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search